Fabelaj mondoj     Fabelaj mondoj
   
a
 

Fabelaj mondoj. Resumo

Lastatempe multaj esperantistoj interesiĝas pri tio, pri kio temas nia projekto "Fabelaj mondoj" (kio rilatas niajn retajn kaj movadajn projektojn, mi pensas, ke ĉio klaras :) ).

Por ni estas malfacile refoje respondi la samajn demandojn (tamen ni strebas :) ).

Ni (mi kaj Anna Striganova) volas iom resumi pri tiu ĉi nia grava ero de la vivo.

Do, se ni ne povos respondi, kiam oni la cent(mil)an fojon demandos ĉe ni: "Kio do finfine estas tiuj ĉi viaj "fabelaj mondoj"?", ni respondos: "Vidu la blogaĵon, tie ni ĉion priskribis". :)

Sekvas tre kurta priskribo.

Fabeloj. Ni verkas filozofiajn fabelajn novelojn kaj eĉ la romanojn! :) Ofte origine en Esperanto.

Fabeloj? Ĉu ili estas por la infanoj? Ne! Ili estas sufiĉe seriozaj kaj celas la plenkreskulojn, nu ni diru 14-1000000000 jarojn aĝajn!

Se vi volas iom pli detalan klarigon pri tio, vi povas legi du ampleksajn artikolojn ĉirilate en Esperanto:

http://fabelo.trovu.com/samaj_motivoj

http://fabelo.trovu.com/lingvo_de_fabeloj

La plej gravajn partojn de tiuj ĉi artikoloj kreis Anna Striganova, ĉar ŝi interalie estas magistro pri literaturaj sciencoj (nekredeble!), defendis disertacion pri mitologio, kaj planas baldaŭ doktoriĝi pri la sama fako.:)

Tre kurtan artikolon kun la belegaj fotoj pri ŝia defendo vi povas trovi en mia blogo ĉe Ipernity: http://ipernity.com/blog/55113/257531

Estas interese, ke ni ambaŭ nun laboras kaj science agadas en la universitato, kiu portas simbolan por ni nomon "Universitato de amikeco inter la popoloj" (interalie unu el la plej grandaj en Rusio).

Nu, mia fako, kiel vi scias, estas pli modesta - "ĵurnalismo". Mi defendis tie en 2010 la magistran disertacion pri Esperanto (kaj baldaŭ esperas defendi la doktoran ankaŭ pri Esperanto).

Legu popularan blogaĵon (kun pli ol 2000 vizitoj) ĉe Ipernity pri tio :) - http://www.ipernity.com/blog/55113/252420

Do, pri la fabeloj. Nuntempe plejparte ili elŝuteblas senpage en PDF kaj HTML. Jen la ligiloj:

http://libroj.esperanto.com/

http://fabelo.trovu.com/la_tero

Tamen ni ankaŭ papere eldonis nian kolekton el 2 fabelaj noveloj "La tero, kiu volis forflugi", kiu jam elĉerpiĝis (kelkaj ekzempleroj restis ĉe UEA: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8271).

Ni planas lanĉi la duan eldonon de ĝi tre baldaŭ...

Baldaŭ ĉe eldonejo Impeto presforme aperos ankaŭ la aliaj fabelaj noveloj, kiujn ni verkis.

Interalie tiu ĉi libro estis eldonita ankaŭ ruslingve:

http://www.ozon.ru/context/detail/id/4842856/

Bildfabeloj. Ni kreas ankaŭ la bildfabelojn. Nu, Anna Striganova plejparte tion talente pentras en 3-dimensia komputila mondo. Mi nur modeste ion konsilas aŭ kunverkas la tekstojn. Ni multfoje voĉlegis ilin kaj montris sur la ekrano dum la diversaj Esperanto-renkontiĝoj.

Ni eĉ sukcesis paperforme eldoni nian sufiĉe popularan "Ŝipeton Narklon" en la plenkolora formo: http://impeto.trovu.com/fabelaj_mondoj/narklo

"Garĝoĉjon" ni dume ne eldonis (tamen ni verŝajne tion baldaŭ faros): http://impeto.trovu.com/fabelaj_mondoj/gargochjo

Ni ankaŭ multon alian pentras por Esperanto en 3D... :))))

Pupetoj de Anna Striganova. Ili estas popularaj, kaj do preskaŭ ne bezonas la reklamadon. Nuntempe ekzistas ĉirkaŭ mil (!) da ili - etaj, mezaj, grandaj, grandegaj!

Komence ni metis iliajn fotojn al nia ruslingva retejo - http://pero.su

Poste la retejo tre rapide populariĝis:

http://www.ipernity.com/blog/55113/241251

Do ni kreis (verdire iom pli kurtan) esperantlingvan version de retejo - http://fabelo.trovu.com

Krome ni multfoje prezentis la ekspoziciojn kun ili dum pluraj Esperanto-renkontiĝoj (Rusio, Pollando, Germanio, Danio ka.).

Plurajn belajn fotojn pri tio vi povas trovi en mia Ipernity-spaco. :)

Estas interese, ke ofte oni volas aĉeti pupetojn de Anna. Sed ni tamen neniam vendas ilin! Kial? Ĉar ili ĉiuj estas unikaj...

Anna tamen ofte donacas kelkajn el ili al la bonkoraj homoj, kiuj ne ofendos ilin. :)

Krome ekzistas diversaj aliaj fabelaj aferoj, pri kiuj okupiĝas Anna Striganova. Ekzemple, ŝi pentras grafikaĵojn, kiujn ŝi nomas "skizoj":

http://fabelo.trovu.com/skizoj

Krome Anna diversstile ilustras Esperanto-librojn. Ni menciu nur la lastajn per la rektaj ligiloj al la retpaĝo de la eldonejo:

http://impeto.trovu.com/prozo/knabo

http://impeto.trovu.com/lernolibroj/dinjo

http://impeto.trovu.com/lernolibroj/mamutido_3

http://impeto.trovu.com/prozo/goblinsk

Dima Ŝevĉenko

 

Ni atendas viajn komentojn!

Legu niajn fabelajn novelojn: