Fabelaj mondoj     Fabelaj mondoj
   
a
 

Ĉapitro 1

La koro frapegis ĝuste sub la gorĝo, kaj Tim preskaŭ ne aŭdis, kiel ĝi batas. Tim unuafoje en la vivo aŭskultis batadon de sia propra koro, antaŭe la ideo aŭskulti propran koron neniam venus en lian kapon. Amuze estos, se iu el la konatoj ekvidos lin nun. Lin, penantan rekapti spiron post longa kurado tra la matenaj kampoj, lin, sin premintan per la dorso al varma raspeta pina trunko, lin, rigardantan al la maro, post kiu apenaŭ ekbriletis flava strio de aŭroro, lin, ridantan, aŭskultantan batadon de la propra koro. Tim eĉ ĉirkaŭrigardis. Li subite ekvolis, ke iu lin ekvidu, demandu, kio okazis, kaj ke Tim, unuafoje en la vivo, respondu, ke li ne scias. Iu el tiuj, kiuj konis lin kiel serioza klera junulo, avancinta siajn samaĝulojn preskaŭ en ĉio.

“Ĉu vi memoras, kiel mi dum ĉiu interleciono grimpis sur branĉon de la kverko en la korto kaj legis tie libron post libro? - Tim ridetis, puŝis la dorson de la pino kaj ekiris plu, tien, kie finiĝis la kruta bordo kaj komenciĝis la maro. - Kaj rigardu min nun: saltis el la lito antaŭaŭrore, kuris el la domo, kaj ekstere kvazaŭ mem la malvarmeta luno solviĝis en la aero, kaj ĝia roso brilas sur la herbaro. Kaj kiel do oni tiam ne ekkuru, ne tuŝu malsekajn branĉojn, ne skuigu de ili malvarmajn gutojn. Jes, tiu estas mi, via serioza Tim. Tiu, kiu neniam kuradis, ĉar li ne vidis en tio sencon, tiu, kiu gvidadis post si grupetojn de lernantoj kaj adorantinoj, tiu, kiu malsanadis la tutan vintron kaj al kiu ĉiuj vi alportadis vazojn kun framba konfitaĵo. Kaj tiam mi eĉ decidis, ke venis por mi la tempo foriri, enuego estis, sed ne vivo, kvazaŭ mi ĉion scias, ĉiujn vojojn trairis. Jen al vi ĉiuj. Sed evidentiĝis, ke eblas ne nur iri, sed ankaŭ kuri”.
Kaj Tim trisalte atingis la sekvan arbon, eksaltis, ekpendis sur la branĉo, kaj la folioj faligis sur la teron tutan pluvon de la lunaj gutoj. La lastaj el ili, antaŭ ol fali, sukcesis ekvidi ĉe horizonto rondan vilan dorseton de la suno, leviĝanta post la malhela maro kaj blanka nebulo.
La nova ventoblovo duonlevis pezas bluan pelerinon de la pinaj branĉoj, klara lumo de la leviĝanta suno tranĉis la okulojn de Tim, kaj kune kun tiu lumo preskaŭ ĉe la bordo aperis la ŝipo, kvazaŭ naskiĝinta el brilanta ŝaŭmo kaj aero saturita per varmo. Tim eĉ ne rimarkis, kiel ĝi eldrivis el-post la kabo. Neordinara ŝipo, evidente ornamita por iu festo, ĝiaj veloj estis kudritaj el ora silko. Ĝi kvazaŭ kronis tiun matenon, tian belan kaj sorĉan. Kaj, deŝirante de la kruta deklivo nubojn da rufa sablo, Tim ekimpetis suben, sur la bordon.
Kaj jen li denove staras, rekaptante la spiron, mirigite ĉirkaŭrigardas la brilantan trankvilan maron, sed la ŝipo kun la oraj veloj malaperis. Ĉi-matene nenio jam mirigos Timon, la miraklo atendis lin ankoraŭ ekde mateno, flustris strangajn sonĝojn, vokis lin eliri el hejmo ĉe aŭroro, pelis en la antaŭmatenan aroman arbaron kaj, fine, transformiĝis je la teksita el suno ŝipo kun oraj veloj. Tim iom subenklinas, kaŝante la okulojn de la klara lumo, la ŝipeto kun oraj veloj lumas rekte antaŭ liaj piedoj, eta ludila ŝipo, ferdeko el pina ŝelo, brulanta kandelo kaj peceto de ora pakpapero, ligita al bastoneto-masto. Anstataŭ flago balanciĝas sur fadeno faldita letero. Per tremantaj fingroj Tim malligas la miraklan mesaĝon, eĉ forgesinte pripensi, kial la ondoj ne malsekigis la paperon kaj ne estingis la kandelon. Ja se vi enlasis la miraklon en la koron, do kredu ĝin ĝis la fino.
“Ĉu vi kredas je la ŝipo kun oraj veloj? Vi tenas tiun ĉi leteron, do vi kredas. Kaj ja ne povas esti aliel. Stelo, falanta surteren, disfalas je du partoj, kaj la partoj iĝas animoj. Mi bezonas stelon por trairi la Vojon, gvidantan laŭ la maro, tial mi ekbruligis kandelon de mia animo kaj lasis ĝin navigi sub ora velo. Kaj la miraklo ekflugis apude. Mi atendas vin sur la Vojo, gvidanta laŭ la maro. Antikva ŝipo de la dioj navigis, forirante en la ĉielon, kaj desegnis ĝin sur la akva surfaco. Ne ĉiu povas iri laŭ ĝi, sed vi havas mian animon, prenu ĝin kaj gardu ĝian fajron. Mia nomo estas Inga”.
Kiel bunta kalejdoskopo flugis antaŭ la okuloj la vizaĝoj de knabinoj el lernejo, malgrandaj amatinoj, kiuj portadis al Tim konfitaĵon. Iom pli klare ekflamis en la memoro simpla vizaĝeto de Mari, de tiu, kiun ĉi-vintre forprenis la maro. Tim kredis neniujn stelduonojn, sed interne jam brulis vera incendio, ĝojo pri miraklo kaj vojo, kaj la koro jam delonge impetis al la horizonto. Tim levis la kandelon pli alten, ĝia respegulo aperis surakve kaj etendiĝis plu kiel duondiafana ora vojeto. Kaj nun forgesinte jam pri ĉio, Tim senŝuiĝis kaj ekiris laŭ la akvo, dekomence dronante en ĝi ĝis maleole, poste, kutimiĝinte, tute laŭ la surfaco, eĉ ne malsekigante la piedojn. La vojeto brilis, videbla por okuloj nur je kelkaj paŝoj antaŭen, turniĝis, ĉirkaŭirante ĉebordajn rokojn, kaj la suno leviĝis jam tute alte, kaj ĝiaj radioj ludis unu kun la alia tuŝludon, ruliĝante laŭ ondaj montetoj. Kaj la festo de la hela, sala kaj viva mateno kaptis Timon definitive, deviginte forgesi pri ĉio kaj ĉiuj, unuafoje en la vivo.

***

La bordo ne plu videblis. La entuziasmo iom elĉerpiĝis, volviĝinte interne kiel varma buleto, la suno iĝis malpli hela, rufa, antaŭvespera, la laco komencis superi. La pale-flava vojeto same iom videblis antaŭe, kaj, forlasinte la lastajn dubojn kaj timojn, Tim eksidis por ripozi, merginte la nekutimiĝintajn por longa irado piedojn en malvarman maran akvon. “Jen do vi ricevis, kion vi volis. Ĉu en la vivo nenio novas? Pardonu, Tim. Vi iras laŭ la vojo, kiu ne povas ekzisti, al la knabino, kiun, verŝajne, elpensis. Vi unuafoje en la vivo honeste konfesas, ke vi nenion komprenas, kio estas la morto kaj la vivo kaj ke vi vivas. Vi tiel komprenas, ke la spiro haltas. Kaj samkiel antaŭe vi babilas kun vi mem”. Tim fermis la okulojn kaj ankoraŭ longe pensis pri ĉio, kio okazis, pri si mem, pri la miraklo, pri la vojo. Poste li ekdormetis.
- Tim, mia kara, mia amata Tim! - La junulo duonmalfermis la okulojn, rozkolora lumo de la sunsubiro ankoraŭ superverŝis la maron ĉirkaŭe, kaj la ĉielo iĝis nokte violkolora. Rekte antaŭ li sur la ondoj balanciĝis la boato, en ĝi sidis Mari, malgranda, magra, en simpla blanka robeto. Tiam, antaŭlonge ŝi brodis tukon por Tim, sed poste ŝi foriris promeni ĉe la maro, kaj neniu plu vidis ŝin. Tiam Tim volis plori kaj memori ŝin ĉiam, sed nek tion, nek alion li sukcesis, la memoro ne konservis eĉ ŝiajn vizaĝtrajtojn. Sed nun ŝi sidas antaŭ li tutsama, kia ŝi estis, kun la sama timigita-feliĉa vizaĝo.
Kaj tra ŝia travidebla korpo aperas sunsubire forbrulanta horizonto. - Nur ne ploru pri mi nun, kara Tim, - ŝi rimarkis, kiel ekbriletis larme liaj okuloj. - Vi pensis, ke mi dronis en la malvarma vintra maro, sed mi donacis al vi tuketon kaj estis feliĉa pro tio, ke mi finfine kuraĝis aliri vin, ekparoli kun vi, do mia animo impetis el la brusto. Sed la animo ja estas kandelo, kiu povas lumigi eĉ la plej kaŝitan vojon. Do jen mi ekvidis la vojeton inter la maraj ondoj.
Tim eksaltis sur la piedojn, vigligita de la ĝoj­iga penso. Mari estas viva, ŝi simple ekiris la saman Vojon, kiu gvidas laŭ la maro, nun li iratingis ŝin, kaj ili pluiros kune. Sed la feliĉo tuje estingiĝis, li ekvidis la oranĝkoloran rondon de la subakviĝanta suno, ekvidis ĝin tra la korpo de la knabino, sidanta en la boato. Tra ŝi.
- Mari, ankaŭ mi… ankaŭ mi estis tiam tre ĝoja, mi konservis vian tuketon, ĝi ankaŭ nun tie, hejme estas, mi… - Li jam volis paŝi en ŝian boaton, sed ĝia ligna fundo solviĝis, kvazaŭ malpeza nebulo, kaj Tim apenaŭ ne falis en la maron. La vizaĝo de Mari ne ŝanĝiĝis - nek timo, nek sopiro, nek ĝojo. La sama esprimo de feliĉo, sed en la okuloj - malpleno.
- Ĉu vi pereis, Mari? Ĉu la Vojo baldaŭ mal­aperos? Aŭ vi estas sonĝo?
- Mi ne scias, ĉu malaperos la Vojo, Tim. Mi iris laŭ ĝi nur kelkajn minutojn. Poste mi komprenis, ke ĉio ĉi ne povas esti, ke mirakloj estas nur en fabeloj. Jen do ĉio, mi falis. Ni multas ĉi tie, ni estas fantomoj de la Vojo. Ĝin ne eblas lasi, se vi foje paŝis sur ĝin, al ĝi ne eblas reveni, se vi foje ĝin lasis. Tial ni estas ĉi tie poreterne. Tiel trankvile estas ĉi tie, vidu, mi eĉ ne ĝenas min paroli kun vi. Tiu ĉi Vojo ne povas ekzisti, komprenu, kara Tim, iru kun ni! Io malica kaj malagrabla pikis Timon ĝuste en la koron. Kaj li ekvolis kuri for de tiu fantomo, nun ekŝajninta terure, neklarigeble fremda. Lin atendas la Vojo, lin gvidas la miraklo, lin vokis Inga kun la ora ŝipeto.
La suno malaperis post la horizonto, kaj la maro subpiede subite eklumis. Miloj da helbluaj lanternetoj ekbrilis en la travidebla akvo, lumigante la palan fundon, perlamotajn konkojn, arbarojn de verdaj algoj… kaj centojn de travideblaj homoj en blankaj vestoj. Ĝuste ili tenis lanternojn en la manoj, ili ridetis, naĝis unu al la alia, kunvenante en rondon. Kiam ĉe horizonto malaperis la lastaj radioj, la lanternoj eklumis ankoraŭ pli forte, malfermiĝis aloj de la subakvaj konkoj, liberigante etetajn marajn elfojn. Ili selis arĝentajn fiŝetojn kaj rajdadis vete, suprenigante milojn da lumantaj veziketoj. El densa algaro, brilante per skvameroj de la vostoj, leviĝis la verdaharaj marvirinetoj, tenante en la manoj spiralajn konkojn. Supreniĝinte preskaŭ al la surfaco, ili metis la konkojn al la lipoj, kaj sovaĝa terureta muziko plenigis la nokton. Fantomoj, elfoj kaj arĝentaj fiŝetoj ekturniĝis en unu grandega brilanta rondodanco.
- Ni iru, kara Tim, ĉi tie estas nek doloro, nek timo, venu kun mi. Tiaj ĉarmigaj fajretoj, tia belega fundo, priŝutita per konkoj. Kiel simple estus forgesi la lernejon, junu­linojn, lernejanojn, la ŝipon kun oraj veloj - scii nenion, simple ekkredi, ke la Vojo ne ekzistas, kaj resti ĉi tie por ĉiam. Tim jam staris en akvo ĝisgenue, la Vojo malleviĝis, blanka mano de Mari estis etendita al li. Ŝi tiel amas lin, kaj li estos kun ŝi ĉiam. Agrabla langvoro kaptis lian animon, li ekis antaŭen. Lasta puŝo - ekvidi ŝiajn okulojn, tiajn bonvolajn, ĝuste ilin li ne forgesis. Tim levis la kapon. Kaj renkontis la malplenan rigardon de la fantomo. Indiferentajn fremdajn okulojn. La dolĉa langvoro malaperis. Tim rekonsciiĝis, forturniĝis kaj malrapide ekiris foren, afable ekflamis la ora kandelo en lia mano. Lin atendas la Vojo, lin atendas Inga. La fantomo malantaŭ li ankoraŭ minuton rigardis al li, poste same indiferente malleviĝis en la akvon, solviĝinte en komuna rondodanco de elfoj, fantomoj kaj bluaj lanternoj.
Kaj jen jam la freneza mara balo restis fore mal­antaŭe, la mara surfaco iĝis velure-nigra, kaj la mal­amon kaj maltrankvilon anstataŭis kvieta laco. Tim kuŝis, tutkorpe etendiĝinte sur la Vojo kaj rigardis la stelojn. Atlaso de la stela ĉielo estis la unua libro, pri scio de kiu li fanfaronis antaŭ la geamikoj, kaj nun li serĉis en la alto konatajn konstelaciojn, penante almenaŭ iom deflankiĝi de la ĉi-tagaj eventoj. La matena sento de facileco kaj la deziro kuri mal­aperis senspure. La Vojo laŭ la maro evidentiĝis esti tro reala, kaj la iro laŭ ĝi jam ne ŝajnis facila. Ĉu ĝi subakviĝos, farinte lin, Timon, fantomo kun malplenaj okuloj? Kien ĝi gvidas, kaj kio atendas lin en la fino? Ĉu vere ekzistas Inga, kio ŝi estas, de kie ŝi povis ekscii, ke ekzistas li? Sed la steloj afable trembrilis, tute samkiel hejme, en mola bluo balanciĝis la figuro de la Granda Ursino, la laco superis lin. Tim kuntiriĝis kaj, varmiĝinte, ekdormis, ne sukcesinte rimarki, ke la gastama Vojo sub lia korpo iĝis mola, kvazaŭ somera nubeto.

***

La mateno estis malserena. Tim vekiĝis pro frosto, abomene kaptinta lian tutan korpon. Frosto ĉiam kunportas malcertecon kaj timon. Kaj se ekos tempesto? Kiel terure la ondoj levados kaj mallevados mincan strion de la Vojo! Aŭ entute disŝiros ĝin je pecetoj… Tim tuj forpelis tiujn pensojn. La hieraŭa vespero memorigis al li unu gravan regulon de ĉiuj fabeloj en la mondo: se vi ekiris por miraklo, bonvolu ne dubi pri ĝi, aliel ne atendu indulgon. Krome, la kandelo daŭre brulis, montrante la vojon. Tim iom kuretis por varmiĝi, kaj poste ekiris trankvile. La kutimo pensi ĉie kaj ĉiam ne lasis Timon ankaŭ ĉi tie. “Inga… Mi ja delonge ne kredas, ke inter homoj povas esti io efektive grava… Mi volis ami Mari, sed forgesis ŝin… Mi volus memori ĉiujn, kiuj vizitadis min vintre, dum mi malsanis, sed mi apenaŭ nomus eĉ duonon. Neniu ion ŝanĝos. Ami kaj amiki eblas nur ĝis vi nenion scias, ĝis vi ne komprenas aliajn homojn, simple elpensas iliajn aspektojn. Mi ne zorgu pri Inga. Simple mi trovis en la vivo tion, kion mi ne konas. La Vojon. La sola, kion mi volas, - estas trairi ĝin ĝisfine”.
- Sed se ĝi ne havas la finon?
Tim stumblis je propra piedo kaj apenaŭ ne falis en la plumbe-grizan maron.
- Mi ja silentis, ĉu vi pensojn legas, do?!
- Ja necesas almenaŭ pri io okupiĝi ĉi tie…
La kunparolanto estis junulo ĉirkaŭ deksepjara, samaĝulo de Tim. Iom maldika, minca, vila, li sidis, submetinte sub sin la krurojn, kaj penis rideti. Tamen li sidis en malgranda, fera, kiel por sovaĝa besto, kaĝo, balanciĝanta sur ĉeno. La ĉeno leviĝis al la similantaj grizan fumon nuboj.
Tim faris paŝon malantaŭen - tiu ĉi estas pli terura ol la hieraŭaj fantomoj. La korpo de la junulo estis same diafana, sed en la okuloj anstataŭ indiferento estis tia ĉagreno, ke Tim ekvolis plori. Eble, indus fuĝi, kiel hieraŭ, sed Tim denove vidis tion, kion li ne sciis. Do endis ekscii.
- Sed se la Vojo ne havas finon, frato?
- Do mi ĉirkaŭiros la Teron kaj revenos.
- Stulta, ĉu vi ankoraŭ ne komprenis, ke la Vojo havas nek spacon, nek tempon. Kiel tion koncernas la Tero?
- Ankaŭ vi, kiel mi vidas, sendolĉe vivas, fantomo de la Vojo.
- Ne juĝu pri tio, pri kio vi ne havas imagon! - rebatis la junulo. - Iru, kien vi volas, mi kraĉu.
Tim sidiĝis, montrante, ke li ne intencas foriri. Ekpluvetis. Kelkajn minutojn ili sidis en silento. Poste la fantomo ekparolis:

- Vi havas du animojn. Kaj kune ili estas stelo. Vi preskaŭ tenas ĝin en la manoj, ĝia sorĉa lumo ludas sur la Vojo. Kaj vi pensas, ke ĉiam estos tiel, ĉu?
- Mi ĝenerale nenion pensas kaj scias nek pri la kandelo, nek pri la Vojo.
- Sed mi scias. Mi ja ne havis kandelon, mi iris palpe, mi tre volis ĝisiri…
Ŝia nomo estis Mari. Ŝi iris rapide, kuris antaŭen, kaj mi trenis min post ŝi. Blinde, du paŝojn tage… Kaj poste mi komprenis, ke mi neniam atingos ŝin, ke tiu damnita Vojo ne havas finon. Mi frostis, tre frostis…
La junulo kuntiriĝis, kovrinte la vizaĝon per la gratitaj polmoj. Do ankaŭ fantomo povas gratvundi polmojn, provante rompi vergojn de la besta kaĝo.
- Kaj? - Tim leviĝis kaj venis pli proksimen al la kunparolanto.
- Kaj mi saltis suben, en la maron, tian varman, molan. Poste rekonsciiĝis ĉi tie. La Vojo ne havas finon, frato, ĝin ne eblas lasi.
- Ne eblas, se ne atingi la finon. Sed mi atingos.
La timo donis al Tim fortojn.
Ili ankoraŭ longe silentis, poste la junulo ŝovis la manon tra la krado, kunpreminte la ŝultron de Tim.
- Se… Se vi hazarde trovos ŝin, mian Mari… Diru al ŝi, ke mi iris. Bonvolu. La mano, kunpreminta la ŝultron, estis varma, la fantomo de la Vojo estis viva. “Ne lasu Dio, ke vi eksciu, kie estas via Mari. Vi trairis pli malproksimen ol ŝi, de ŝi venas nur frosto”, - pensis Tim.
- Jes, mi diros al ŝi.
- Dankon… Vidu, estis minutoj, kiam mi amis la Vojon… Kaj… Komprenu, tio, kion vi amas, devas havi nek komencon, nek finon.
- La Vojo havas finon, kaj mi iras al ĝi. Mi nenion kaj neniun amas, - decideme respondis Tim. La junulo nur ridetis.
- Restu ankoraŭ… Malvarmas ĉi tie, mi havas kandelrestaĵon, simplan kandelrestaĵon, sed fajro mankas.
Tim etendis al la junulo la kandelon.
- He, frato, tio ne estas via animo, vi ne povas dividi ĝin kun iu.
La fantomo proksimigis sian manon al la brusto de Tim, kaj post kelkaj sekundoj la kandelo iomete eklumis. Tim rigardis al la kunparolanto kaj ne rekonis lin: tia bona, ĉarma kaj malfeliĉa ŝajnis li nun. Larmoj ektremis en la okuloj de Tim.
- Kio do tio? - Li senhelpe kunpremis la fingrojn. - Mi neniam-neniam ploras!
- Vi fordonis al mi parton de la animo, al vi estas dolore, ĉar vi fordonis parton de vi mem, ĝuste tio estas amo, kiun vi ne kredas. Sed pro la amo oni ĉiam ploras. Nun iru.
Tim obeeme antaŭeniris, tuj kaj tuj rerigardante. Kaj, eble, kulpis la nebulo, eble, la larmoj ankoraŭ plenigantaj la okulojn, sed subite al li ekŝajnis, ke la kaĝo iĝis iom pli travidebla kaj io nova, akra, ĝoja pikis la koron. La junulo preskaŭ malaperis en la griza nebulo, kiam Timon atingis liaj vortoj:
- Via Inga havas rufajn harojn kaj grizajn okulojn! Kaj la antaŭa kandelo, kiun mi forbruligis, brulis de ŝia fajro!

***

La Vojo laŭ la maro definitive ĉesis esti ludo, ĝi ŝanĝadis Timon, ŝanĝadis sendevie. Tim ekde infanaĝo malestimis sinmortigantojn. Se vi ne havas fortojn por vivi, do ne indis, ke vi naskiĝu, kaj vi ne indas eĉ la plej malbonan rememoron. Sed la Vojo decidis aliel. Unuafoje en la vivo Tim sentis, ne volis senti, sed ĝuste sentis, ke ies sorto firmege ligiĝis kun lia sorto, ke aperis la homo, kiun li memoras. Kaj eĉ terure iĝis pro tio, kiel simple, kaj krome kun lia konsento, okazis tio, kion li ne kredis ekde la mondokomenco. Malgranda duonringo, simila al ĉielarko, leviĝis super la hela strio de la Vojo. “Ĉu la nova aventuro? Ĝi ĝojigas min. La Vojo ne ripetiĝas, la Vojo havas finon, kiun mi certe atingos”. Proksime la duonringo ĉesis ŝajni ĉielarko, kaj, diference de ĉio antaŭe renkontita ĉi tie, ĝi ne estis travidebla. Baldaŭ Tim distingis tutsupre belan kun brilanta kaj respegulanta skvamaro drakan kapon. La ĉielarko evidentiĝis esti la belega, kvazaŭ sur la bildo de la infana libreto, mara drako, englutinta propran voston. Foj-foje la besto sin tiris antaŭen, suprenlevante blankan akveraron, sed nur senhelpe turniĝis ĉirkaŭ la Vojo, jen plonĝante kape en la akvon, jen eksorante en senforta provo ŝiri la pal-oran strion kaj liberiĝi. Tim senpove mallevis la okulojn.
Poste, pli proksime al la griza, eĉ pli malserena ol la mateno, tagmezo, Tim ekvidis ĉe horizonto la insulon: malafablan peceton de roko, elstaranta el la maro, superkreskita de muskoj kaj nordaj, violkoloraj erikoj. Kvankam Tim iris la Vojon nur dum unu tago, li jam sopiris pri la tero, floroj, printempa, varma grundo, kaj li infanece ekĝojis, kiam li rimarkis, ke la vojo ĉirkaŭas la insulon kiel maŝo kaj nur poste iras plu, en la grizan, maltrankvilan maron. Ĉirkaŭirante la insulon, Tim iratingis nejunan sinjoron en multekosta kostumo. La lasta estis tiom enpensiĝinta, ke li eĉ ne rimarkis lin.
- Bonan tagon! - Tim ridetis, antaŭsentante novan lecionon, kiun instruos al li la Vojo.
- Kaj al vi bonan tagon, juna sinjoro!
- Kia bela erikaro, tie, sur la insulo, ĉu ne? Se mi ne timus perdi la Vojon, mi nepre naĝus al ĝi, sidus sur la tero, kolektus florojn. Eble, tie, interne, eĉ la fragoj jam maturiĝis. Aŭ fruas ankoraŭ, kiel vi pensas?
- Eĥ, infanoj-infanoj, - tute oldulmaniere suspiris la kuniranto. - Vi ankoraŭ eĉ ne sukcesis ellerni, ke ĉiuj floroj kaj beroj estas tute similaj, kaj ankaŭ la insuloj, kaj vivoj, kaj vojoj. Vi iras al io nova, sed venas tien, de kie vi komencis la vojon. Kaj, ĝenerale, eĉ ne estas diferenco, ĉu vi vivis aŭ ne. La viro elprenis el la poŝo de la jako ĉifitan cigaron kaj portis ĝin proksimen al sia brusto. La cigaro nevolonte, malrapide ekbrulis. Ankaŭ tio estis fajro de la animo, kaj, eble, ĝi estis la lasta cigaro, por kiu sufiĉis la fajro.
Unuafoje dum la tempo, pasigita sur la Vojo, Timon kaptis vera teruro. Ja li mem, Tim, ankoraŭ unu tagon antaŭe absolute certis, ke ĉiuj liaj geamikoj similas, ke en la mondo ne ekzistas diversaj floroj kaj beroj… Aspektus bone li post kelkaj jaroj, ekfumanta cigaron de la estingiĝanta fajreto de la propra, al neniu apartenanta animo… La vojo tre proksimiĝis al la insulo, kaj io tuŝis Timon je la vizaĝo. La branĉeto de eriko, rozkolora eriko. Tim ŝiris ĝin, por konservi por tiu terura tago, kiam al li denove ŝajnos, ke ĉiuj floroj en la mondo similas. Tim kaj la maljuna sinjoro ĉirkaŭiris la insulon. Tim rapidis plu, sed la kunvojano ne sekvis lin, li denove revenis al la maŝo. Kaj tiam Tim unuafoje rimarkis, ke tra ties korpo kaj kostumo li vidas blankan strion de la nebulo surhorizonte. Ne homo, plia fantomo de la Vojo.
- Kien vi? Ja vi iras laŭronde, sed la Vojo gvidas tien, foren.
- Ajna vojo gvidas laŭronde, knabo.
- Mi ĵus vidis la maran drakon, jen ĝi efektive estas kondamnita por la eterna rotacio laŭ la rondo, sed vi estas libera!
- Ni ĉiuj estas kondamnitaj, ankaŭ vi.
- Nenio simila! En la mondo ne ekzistas du samaj floroj, kaj ĉiu tago, de ni travivita, jam neniam ripetiĝos. La Vojo ne estas rondo. Ĝi havas la komencon, do ĝi havas ankaŭ la finon. Tim premis al la brusto erikbranĉeton. Samsekunde la Vojo ektremis pro fortega tondro, la fulmo ŝiris grizan ĉielon. Kaj poste suronde glitis io granda, hela. La mara drako levis sin super la akvo kaj, belega, libera, ekflugis al la horizonto.

***

Tim iĝis pli kaj pli meditema, la Vojo laŭ la maro akiradis pli kaj pli seriozan sencon. Gaja okupo dum horo de anima enuo transformiĝis en aventuron, kies prezo povis iĝi la vivo. Nun tiun aventuron eniris aliaj homoj. Tie, surtere eblas eniri domon de la homoj, kaj eliri el ĝi, ne lasinte spuron. Sed tie ĉi renkontiĝis ne homoj, sed sortoj, kaj ĉiu lasis en la alia neforigeblan spuron. Antaŭe Tim sciis kaj komprenis ĉion, nun li vidis nur strieton de lumo sur­akve - kelkajn paŝojn antaŭen kaj kelkajn paŝojn malantaŭen. Kaj la Vojo plaĉis al Tim pli kaj pli, kutime enpensiĝema kaj preskaŭ moroza, nun li ĝojis, ke li vidas ĝin, ke al li sufiĉas fortoj iri laŭ ĝi, ke lia korpo ankoraŭ plenas je fortoj, ke li neniam iĝos travidebla, li ne estas fantomo de la Vojo, li kredas ne nur je tio, ke la Vojo ekzistas, sed ankaŭ je tio, ke ĝi havas finon, ke ĝia ekzisto mem havas sencon.
La ĉielo estis ankoraŭ malserena, tial la krepusko venis frue, sed eĉ la fojfoje gutetanta pluveto estis sentruda kaj varma. Fakte, samkiel dum ajna griza tago, la tempo pasis iom pli longe, ol ĝi pasas kutime, Tim preskaŭ ekenuis, sed baldaŭ ekvidis antaŭe alian vojiranton. La junulo kun kravato kaj okulvitroj, glate kombita kaj pure razita, sidis rande de la Vojo kaj skribis ion en la metita sur la genuojn kajero. Tim scivoleme rigardis trans lia ŝultro, la kvadratita papero estis plenskribita per formuloj. La junulo eĉ ne rimarkis, ke iu venis. Li abrupte substrekis la ricevitan rezulton kaj saltis sur la piedojn, kolere tradentis:
- Ne, la Vojo laŭ la maro ne ekzistas, ĝi ne povas esti!
Tim atendis, ke la Vojo malaperos sub la piedoj de la junulo-matematikisto, tio estas la leĝo de ajna fabelo. Tim nur ĵus rememoris ĝin. Sed la junulo staris sur la Vojo, kaj la mara akvo ne tuŝis eĉ liajn ŝuplandojn.
- Vi staras sur la Vojo kaj ne kredas, ke ĝi ekzistas, ĉu? - informiĝis Tim.
- Pli malbone! - la kunparolanto furioze ĉifis la kajerfolion kaj svinge ĵetis ĝin en la maron, tiom malproksimen, kiel li povis. - Ĉu vi renkontis jam tiun suicidulon, kiu sidas en la kaĝo? Li plu revas trovi sian knabinon, kiu kvazaŭ atingis preskaŭ la finon de la Vojo.
Tim ekvolis svinge vangofrapi la junulon, ne li juĝu pri tio, okulvitrulo-matematikisto. Sed la scivolemo estis pli forta:
- Jes, mi renkontis, - respondis Tim.
- Do jen, li legas la pensojn de ĉiuj preterirantoj, scias, ke lia Mari estas la plej neglektinda el la fantomoj, rondodancanta kun marvirinetoj komence de la Vojo. Kiel mi mokridis pri li, kiel mi lin malestimis! Kiel eblas kredi je io, kiam vi ĝuste scias, ke ĝi ne ekzistas kaj ekzisti ne povas?! Deliraĵo…
- Sed ja almenaŭ io devas subteni lin… - Al Tim iĝis netolereble malĝoje, kial li mem povis ne ekvidi tion, ne paroli pri tio kun la junulo, kiu nun estas ligita kun li por ĉiam?
- Mi plej multe en la mondo malŝatas homan stultecon. Malamegas! Mi trairis ankoraŭ malmulte, mi ne volis dormi, mi decidis okupiĝi pri la ŝatata afero - solvado de fizikaj kaj matematikaj taskoj. Kaj tiam mi hazarde pruvis, ke la Vojo ne ekzistas. Tio ĝenerale ne povas esti. Mi freneziĝas, mi rekal­kulis kelkcentfoje, mi timas pensi, kiom da jaroj pasis, sed tiu damnita Vojo ne deziras malaperi! - Kaj la junulo tutforte piedfrapis. Se la Vojo ne estus teksita el apenaŭ distingebla lumo, sed envere estus materia, ĝi verŝajne rompiĝus, tiom da fortoj kaj mal­amo li enmetis en tiun frapon.
Poste la junulo reeksidis, prenis la kajeron kaj komencis kalkuli. Tim sidiĝis apude, decidinte permesi al si iom ripozi. La junulo longe skribadis, poste levis la lacajn okulojn al la grizaj nuboj. Lia rigardo ŝanĝiĝis, li ne simple rigardis, li admiris la densan nebulon, maron, ekpendintan enfore striitan pluvan pelerinon. “Amuza sorto, - pensis Tim, - freneze ami kaj kredi ion kaj malŝpari la tutan vivon por pruvi al si: tio, kion vi tiel amas, por vi ne ekzistas”.
- Vi, verŝajne, opinias, ke mi estas absoluta idioto, ĉu? - li denove ĉifis en la mano plenskribitan kvadratitan folion. - Nu kiel, kiel eblas kredi je tio, kio ne ekzistas!
Tim silente ŝultrumis. Malheliĝis, tempis serĉi lokon por noktumado, kaj noktumi kun tiu stranga junulo li ne emis. Kvankam ankaŭ tiu estis siamaniere malfeliĉa kaj siamaniere prava, sed Tim jam komencis vidi la principon de la Vojo. Li postrigardis nur unufoje, por vidi, ĉu la horizonto videblas tra la korpo de la matematikisto, ĉu li jam iĝis la sama fantomo de la Vojo, kiel ĉiuj antaŭaj renkontitoj. Sed la krepusko jam densiĝis super li, kaj ekzakte respondi al sia demando Tim ne povis.
Tamen la aventuroj de tiu tago ankoraŭ ne finiĝis. Rekte antaŭ Tim, sur la lumanta strieto de la Vojo staris kruda ligna pordo kun fera tenilo. Fermita pordo. La humoro estis brava, bona, li eĉ imagis, kiel amuze de tie supre aspektus kverka pordo, staranta marmeze. Ajnokaze, ja eblas plonĝi en la maron kaj elplonĝi de alia flanko. Ja Tim bonege naĝas. Kvankam li jam sciis, ke tion li ne bezonos. Se eĉ erikoj surinsule kreskis ne simple tiel, do ankaŭ la pordo havas sencon. Jes, ĝuste tiel, la aŭdon de Tim, aŭ al li tio nur ŝajnis, atingis la flustro: “Fermu la okulojn, rememoru la Vojon kaj diru, kion vi komprenis pri ĝi, trairinte ĝian unuan parton”. Tim fermis la okulojn.
- Je la Vojo necesas kredi - se vi dubos - do vi tuj por ĉiam iĝos fantomo, - la pordo knaras, sed ne malfermiĝas. - Necesas kredi, fidi al la Vojo, ĉiam vidi en ĝi sencon, - faras la novan provon Tim. La pordo iom malfermiĝas. - Ĉar vi povas kredi aŭ ne kredi kaj ne endas serĉi ion mezan. Tute nenion.
Post la plene malfermita pordo la Vojo iĝas iom pli larĝa, enfore videblas lumturo. Tim kuŝiĝis, ankoraŭ kelkajn minutojn rigardis al ĝia afabla rufa lumeto, poste dolĉe ekdormis, denove ne rimarkinte, kia mola iĝis la Vojo sub lia dorso.

 

Ni atendas viajn komentojn!

Legu niajn fabelajn novelojn: